Konfucea Instituto | ||
---|---|---|
simpligita ĉina skribo :孔子学院 tradicia ĉina skribo :孔子學院; pinjino : kǒngzǐ xuéyuàn | ||
Emblemo de la Konfuceaj Institutoj | ||
neprofitcela organizaĵo kultura institucio lernejo registare organizita neregistara organizaĵo | ||
Komenco | ||
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Pekino, Ĉinio | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Konfucea Instituto (simpligita ĉina skribo :孔子学院; tradicia ĉina skribo :孔子學院; pinjino : kǒngzǐ xuéyuàn) estas neprofitcela publika organizaĵo sub la Edukministerio de la Ĉina Popola Respubliko[1], kies celo estas antaŭenigi la ĉinan lingvon kaj kulturon, subteni ĉinlingvan instruadon kaj faciligi kulturan interŝanĝon tra la mondo[2], ekzemple ankaŭ en Sheffield (ĉe la Universitato de Sheffield), en Poznań (ĉe la Universitato Adam Mickiewicz) aŭ en la Jagelona Universitato (Pollando) kiel aparta administra unuo. La Konfuceaj Institutoj aranĝas ankaŭ ĉinlingvajn kursojn, prelegojn, ekspoziciojn kaj organizas konkursojn kaj ŝtatajn lingvotestajn ekzamenojn (HSK). Konfucea Instituto celas ankaŭ antaŭenigi kulturan diversecon, transkulturan lernadon kaj komprenon[3].
En tiuj institutoj eblas lerni la ĉinan normlingvon per la simpligita ĉina skribo kaj konatiĝi kun la kulturo de la nuntempa Ĉinio. Male al tio, kion la nomo sugestas, Konfuceismo ludas nur modestan rolon.
La instituto disponigas subtenon por la internacia instruado internacie de la ĉina. La instituto havas ĉefsidejon en Pekino kaj estas administrataj de la ĉina ŝtato (pere de Hanban, nun nomata CLEC (Center for Language Education and Cooperation) aŭ ĉine 中外语言交流合作中心 [4] kunlabore kun universitatoj, altlernejoj ekster Ĉinio[5], disponigante financadon, instruistojn kaj edukajn materialojn[1][6]. La rilata Konfucea klasĉambra programo partneras kun mezlernejoj por provizi ĉinlingvajn instruistojn kaj instrumaterialojn[7].
La unua Konfucea Instituto estis fondita estis inaŭgurita en Seulo, Sud-Koreio, en novembro 2004. Hodiaŭ ekzistas 500 institutoj tutmonde[8]. Liu Yunshan, direktoro de la propaganda sekcio de la Ĉina Komunista Partio, diris en Dublino dum lia alporolo de konferencon pri Konfuceaj Institutoj en Eŭropo (2014) ke Konfuceaj Institutoj aperis en la ĝusta momento, kaj priskribis ilin kiel 'spiritan altrapidan fervojon' [心灵高铁], antaŭenigante amikecon per la kunligo de 'ĉinaj sonĝoj' kun tiuj de la resto de la mondo[9].